Anonco
http://esperanto-bw.de/migrado-eo

 

Ni invitas al la dua ekskurso laŭ

Glems-mueleja-vojo, ĉifoje de
Schwieberdingen al Ditzingen

Ni renkontiĝas

sabaton, la 30an de julio 2022, je 11:18 horo matene
apud la stacio (Bahnhof) Schwieberdingen


Post nia lasta sukcesplana ekskurso la 17an de novembro 2021 de Ditzingen al Höfingen, mi nun emas denove inviti vin al facila kaj komforta promenado. Danke al 9-€-monata bileto (9-Euro-Ticket) mi ĝojus bonvenigi Esperantistojn ankaŭ el foraj regionoj.

Sabaton, la 30an de julio 2022, ni – denove trankvile kaj komforte – promenos laŭ la Glems-mueleja vojo laŭlonge de la rivero Glems – cxi-foje de Schwieberdingen al Ditzigen je distanco de 8 kilometroj. Ekirejo kaj finejo de la vojo estas ambaŭ facile atingeblaj per publikaj transportiloj.
 

     

 
Tuj proksime de la stacidomo de Schwieberdingen eblas viziti muelejan butikon de Stumpenmuehle, kie aĉeteblas altkvalitaj muelitaj grenproduktoj kaj bio-produktoj. Laŭlonge de plejparte plata vojo ni povos malkovri pliajn malnovajn muelejojn. Ni piknikos survoje sur kastela komplekso de Nippenburg, kiun ni atingos post facilia, mallonga supreniro. La promenade finiĝos en Ditzingen, kie eblas kune kafumi aŭ vespermanĝi laŭplaĉe.
Ni renkontiĝos ĉe latrajna-stacio en Schwieberdingen je la 11-a horo kaj 18 minutoj matene. Ekde Korntal per relveturilo WEG RB47: je 11:05 horo; alveno en Schwieberdingen: je 11:18 horo matene. Por aŭtomobilistoj estas ankaŭ senkostaj parkejoj apud la stacidomo de Schwieberdingen. 
La haltejo Korntal facile atingeblas per urba trajno S 6 aŭ S 60 el la direkto Stuttgart tra Zuffenhausen aŭ el la direkto Böblingen tra Renningen kaj Ditzingen. Estas ankaŭ rektaj aŭtobusoj el Ludwigsburg al Schwieberdingen.La ekskurso finiĝos en Ditzingen inter 3:00 kaj 4:00 postagmeze en la centro de Ditzingen. De Ditzingen oni povas preni la urban trajnon (S-Bahn) por reveturi al Schwieberdingen tra Korntal, aŭ daŭrigi rekte ĝis Stuttgart aŭ en la kontraŭa direkto tra Renningen al Böblingen.
 
 Tio invito kiel PDF
 

 

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm