Bonvenon!

Baden-Virtembergo estas la sudokcidenta el la 16 federaciaj landoj de Germanio, najbara al Francio kaj Svislando. Ĝia Esperanto-organizo BAVELO, Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, estas suborganizo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Jen nia paĝaro, per kiu eblas informiĝi pri aktualaj Esperanto-okazaĵoj en nia regiono.

Tute aktuala
Forpasis nia prezidanto

Ni ankaŭ elkore invitas vin al niaj Esperanto-aranĝoj. Trafoliumu nian fotogalerion, trovu konvenan renkontiĝon en nia kalendaro kaj... aliĝu!

Ĉu vi revizitas nin post iom longa tempo? La paĝo Ŝanĝoj montras, kie trovi novan enhavon.

 

 

 

Lastaj novaĵoj

Informoj pri la funebro de Alois
08.09.2026, 20:20   >> Legi pli

Dato: 11-a de septembro 2026, 13:00, Tombejo Gärtringen, Friedhofweg 14. La funebra ceremonio estos kompleta katolika meso, celebrata de Christoph Eder, la nevo de Alois, el Aŭstrio. Ankaŭ estos mallonga parolado de Stefan Fisahn. Ĉiuj estas invititaj al funebra kafumado ĉe la hotelo Kerzenstüble.

Nekrologo
07.09.2026, 14:44   >> Legi pli

Alois Eder (26.11.1940 – 21.8.2026) Alois Eder estis esperantisto, estrarano de GEA kaj multjara prezidanto de BAVELO, li faris gravajn kontribuojn al la esperantlingva vikipedio (preskaŭ 500 novajn paĝojn) kaj al la frazo-“vortaro“ Tatoeba (pli ol 22.000 frazojn en Esperanto). Ĉio prave, sed la Alois, kiun ni konis, apenaŭ rekoneblas per tiuj faktoj.

Forpasis nia prezidanto
25.08.2026, 21:53   >> Legi pli

Jen vere trista novaĵo por ĉiuj amikoj de BAVELO: La 21-an de aŭgusto 2026 BAVELO perdis sian prezidanton Alois Eder.

Beilstein invitas kun bunta programo
02.07.2025, 12:17   >> Legi pli

 La planado por la BAVELO-seminario en Beilstein preskaŭ tute pretas. Estu inter la unuaj aliĝantoj !

 La kaŝita temo .......

La Frajburganoj ne volas esti gvatataj
04.05.2025, 11:26   >> Legi pli

 De la jaro 2020 Esperanto Freiburg organizas dufoje monate (je la dua kaj kvara lundo) internacian virtualan renkontiĝon. Longtempe la Frajburganoj uzis la popularan programon Zoom. Nun ne plu. Kial?

Ĉi tiuj kaj pliaj novaĵoj legeblas sur paĝo Novaĵoj.
 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

kontakto.tejo.org