FAME-Kulturpremio 2012
Je dimanĉo, 28-a de oktobro 2012, transdoniĝis por la dek tria fojo la konata Esperanto-kulturpremio. Premiito en ĉi-tiu jaro estas Floréal Martorell, kiun oni honorigis pro sia longjaraj meritoj rilataj al la Esperanto-muzikkulturo.
Transdono de la premio en alteco de 3000 Eŭroj okazis dum solena matineo en la urba biblioteko de Aalen. Tie ankaŭ troviĝas la hejmo de la Germana Esperanto-Biblioteko.
La FAME-fondaĵo estis fondata en 1988 de Franz Alois Meiners. Ĝi celas subtenadon de projektoj rilataj al interkompreniĝo de la popoloj, evoluhelpo, scienco kaj esplorado, kaj junularo.