FAME-kulturpremio de la urbo Aalen
por la kantduopo
Ĵomart kaj Nataŝa

Aalen, 22.10.2022 Raporteme pri ĉi-tiu premiado ni, la redaktoroj de BAVELO (Alois Eder, Julia Noe, Ursula Niesert), travivas dilemegon: Tiuj, kiuj ĉeestis la premiadon, ne havas tempon por verki adekvate interesan artikolon pri ĝi - kaj la aliaj ... simple ne ĉeestis. Sed ĉar ni ĉiuj estas tre entuziasmaj anoj de la kantduopo, absolute ne eblas ignori.

Des pli ne eblas ignori, ĉar ekzistas belegaj fotoj pri la solenaĵo, faritaj de Gerold Busch, kaj kiujn ni rajtas uzi sur tiu paĝo (pro tio elkoran dankegon!). Kaj plie ĉar Inge Simon, nia specialisto por renkontiĝoj kun tre alta enhava kaj emocia valoro, aranĝis ĉirkau la FAME-premiado renkontiĝon "FAMeto" por amikoj.

Do, bedaŭrinde ni ne povas prezenti al vi raporton pri la tre tuŝa solenaĵo de la premiado de Nataŝa kaj Ĵomart, tamen ni minimume ligu al du kontribuoj kiuj konvene aprezas la premiadon kaj la premiitojn.

⸻►Raporto en Libera Folio :  La ĉefa kulturpremio en Esperantujo

⸻►Germana Esperanto-BibliotekoLa ĉefa kulturpremio en Esperantujo

La amika renkontiĝo "FAMeto" komenciĝis jam vendrede posttagmeze per kulmino, la vizito de fakmuzeo pri optiko de firmao Zeiss en Unterkochen. Oni povas viziti ĝin nur dum la kutimaj laborhoroj - tial tiu vizito estis la unua kaj unika vizito de Esperanto-grupo.

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

edukado.net