BAVELO-Migrado Majo 2014
BAVELO-Migrado en Nigra Arbaro apud Mummelsee kaj Seebach
Personaj impresoj de Manfred Westermayer
Hieraŭ mi partoprenis BAVELO-migradon en la norda parto de la Nigra Arbaro, ni vizitis la Mummelsee (tre alta lageto); parte ni migris en la suda parto de la tute nova Nacia-Parko Schwarzwald [ŝvarcvald] (decidita 2014). Krom la babilado inter ĉ. 16 partoprenantoj kaj la rigardo al la naturaj riĉaĵoj, aparte interesa estis laŭlonge de rojo (Seebach [sebaĥ]) sekvo da 3 malgrandaj sed tre povaj akvoenergiaj generatoroj, kiuj tamen lasas sufiĉe da akvo por la biosfero en kaj apud la rojo. Ni ricevis spritan klarigon de s-ro Decker, kies familioj de jarcentoj utiligas tiun muelejon, pri la abatej-devena historio ĝis la Deklaro de Rio (1992), kiu spronis la familion revivigi la akvo-energion; temis pri:
- Historia de supre akvumita akvoenergia muelejo, kun genie simpla tekniko, dentorado kun stabilaj pom-lignaj dentoj.
- Francis-turbino, kiu tre efike laboras uzante malmulte da akvo, se la akvo havas altan premon - sed necesas deteni fiŝojn atingi ĝin, pere de kradaro, kaj de-loga akvo-fluo.
- Pelton-turbino kiu bezonas pli da akvo, la avantaĝo estas, ke fiŝoj kaj aliaj bestetoj povas kvazaŭ tra-naĝi ĝin.
- Tri etaj turbinoj je tiu rojo produktas 1 milionon kWh (kiloŭat-horoj) jare (similas al moderna ventoenergia rado).
Dankon al la organizantoj kaj aliaj helpantoj.
Vidu ankaŭ la artikolon Es klappert die Mühle im Schwarzwälder Tal pri la migrado!
Fotoj: Bettina Naroska