Aktualaĵoj

Patrick, Ada kaj Hassan en sia dankletero al BAVELO (dato: 3a jan 2023) montras la evoluon de la projekto dum la jaro 2022:

  Saluton Estimataj!

Hodiaŭ, mi profitas ĉi tiun okazon por montri la ĝojon, kiun ni membroj de ANEB havas, ke vi helpas tage kaj nokte kaj vi pripensas, por ke ĝi bone daŭru.
Mi ankaŭ profitas la okazon por deziri al vi ĉion bonan por ĉi tiu nova jaro, kiun ni komencis.
Estis en 2018 kiam la forpasinta Johan Derks el Nederlando, la initianto de la Esperanto-Centro de Rumonge (Dio ripozu lian animon en la ĉielo) kontaktis sinjoron Manfred (tre grava persono por helpi nian organizon ANEB) kaj ili ambaŭ eklaboris kune por ke nia konstruaĵo estu restaŭrita pro tio al la pluvego kiu damaĝis ĝin en 2015.
Nia landa asocio ricevis subtenon de SEZ (Stiftung Entwicklungszusammenarbeit) kunlabore kun BAVELO, la organizo reprezentanta ANEB en Germanio. Nia konstruaĵo, post la riparo de la tegmento, ĝia aspekto fariĝis bela. Danke al tiu unua monhelpo. Ni ankaŭ sukcesis fabrikigi seĝojn, tablojn, ŝrankojn..ktp.
" ...Por legi pli detale, elsxutu la pdf-dokumenton en Esperanto ...   ... auf deutsch
 
 

~~~~~~~~~~

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org