nova:       
>>>>>>>>

bazlernejo


BAVELO in Rumonge

2024 Komputiko
partopreno de UK
2022
2021
Spenden

Aktualaĵoj

Kio ĉiam validas estas la konto por viaj donacoj:
Konto de BAVELO ĉe Sparkasse Schwarzwald-Baar, Villingen,
IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22, BIC: SOLADES1VSS

Bonvolu ĝiri la deziratan sumon al tiu konto kaj ne forgesu mencii la celon "Rumonge".
Por sumoj pli altaj ol 200,- € ni volonte sendos kvitancon - SE VI skribas vian adreson (!!! ne forgesu!). Se malpli ol 200 € la financoficejo rekte akceptas la ĝirilon kiel pruvon por redukti la viajn impoŝtojn.

   

Novaĵoj 2024     reen

(2024-10) Ni fondu bazlernejon tuj apude!

Jam la gepatroj plendas pri la ŝtata bazlernejo, kiu instruas nenion novan al la infanoj. Pro la bona edukado en la infanĝardeno 'niaj' infanoj jam scias multon, kaj la bazlernejo preskaŭ bremsas kaj enuas ilin. Nun aperas la granda ŝanco, ke la najbara tereno estas aĉetebla. La kuraĝa kaj agema teamo kun Patrick kaj Hasano pretas por la nova entrepreno fondi bazlernejon rekte apud la infanĝardeno La Espero.

Do ambiciaj planoj.

BAVELO taksas tion defion, sed tre sencohavan. Kaj volas laŭeble helpi al ANEB realigi ĝin. La unua paŝo, la aĉetado de  la tereno postulas tujan agadon, ĉar grundo en la kvartalo estas serĉata. Do ni devos antaŭ fino de novembro kolekti 6.000 € por ekhavi la terenon. Pri ĉiuj detaloj vidu la raporton de Manfred Westermayer (bedaŭrinde nur en la germana, sed Guglo-traduko volonte helpas, ĉu ne).

Kaj la sola afero kiu poste mankas estas, ke vi aliĝu al la aro de donacintoj kaj malavare donacu al la BAVELO-konto (supre)

BAVELO dankas al ĉiuj grandanimaj donacintoj.


 

Niaj BAVELO-ambasadoroj vizitas la Esperanto-centron Rumonge

Feliĉe unu el la BAVELO-estraranoj decidis viziti la Universalan Kongreson (UK), kiu ĉi-jare okazas la unuan fojon en Afriko, nome en Aruŝo, Tanzanio. Kaj eĉ pli feliĉe Cornelia Majer decidis, antaŭe persone viziti la Esperanto-centron en Rumonge, kiu estas nia BAVELO-partnero jam de kvin jaroj.

Cornelia estas akompanata de sia filino Julia kaj de Irmi Vallon, kun kiu ŝi baldaŭ (BAVELO-seminario en Karlsruhe-Thomashof, 27an-29an SEPT) raportos pri sia vojaĝo kaj la Esperanto-centro en Rumonge. La unua dankon pro la vizito ni jam ricevis - legu la leteron de Hassan.
BAVELO daŭre ĝojas pri viaj donacoj por la centro, ĉu por la bonnutra manĝo por la infanoj, ĉu por la projekto komputiko. La konto por la donacoj estas konata. Por donacoj ĝis 200 € sufiĉas la pago-kvitancilo por pruvi ĝin impoŝto-redukta, por pli altaj sumoj vi ricevos konfirmon de la BAVELO-kasisto.

(Por eviti miskomprenon: la vojaĝo ne estis pagita el la donacoj, sed komplete el privata mono de la vojaĝantoj.)

 

2024     reen

Tute nova, tute kreema, tute Tite

Nova ideo pli bone utiligi la Esperanto-Centron Rumonge estas ideo de Tite SINARINZI. En la centro li jam dum kelka tempo instruas Esperanton. Nun li volis instali memstaran entreprenon per instruado de komputiluzado. Por tio li bezonus cxirkaux 6.000 €. SED se li povus uzi cxambron de la Centro, suficxus 1.000 € por acxeti la necesajn komputilojn.

Tio havus trioblan utilon por cxiuj flankoj: Gxi estas sensohava uzo de vespere ne uzata cxambro, gxi estus alloga jxus por junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kaj gxi altigus la gxeneralan renomon de Esperanto en Burundo. ...  Pli pri tio en la aparta pdf-dokumento por elsxuti.
Tial BAVELO petas cxiujn subtenantojn pri helpo por tiu projekto. Sendu vian donacon kun la noto "Rumonge, komputiko" kaj VIA NOMO al la  BAVELO-Konto (Sparkasse Schwarzwald-Baar, BIC: SOLADES1VSS, IBAN:  DE21 6945 0065 0010 4179 22. Elkoran dankon pro via grandanimo!

 

 

2023      reen

2023-08  (pdf-dokumenton elŝuti) Lingvo: Esperanto

Patrick Manirakiza vizitis nin en Stuttgart kaj Freiburg
kaj poste la Universalan Kongreson in Torino.
Jen lia raporto.

 

2022      reen

Patrick, Ada kaj Hassan en sia dankletero al BAVELO (dato: 3a jan 2023) montras la evoluon de la projekto dum la jaro 2022:

  Saluton Estimataj!

Hodiaŭ, mi profitas ĉi tiun okazon por montri la ĝojon, kiun ni membroj de ANEB havas, ke vi helpas tage kaj nokte kaj vi pripensas, por ke ĝi bone daŭru.
Mi ankaŭ profitas la okazon por deziri al vi ĉion bonan por ĉi tiu nova jaro, kiun ni komencis.
Estis en 2018 kiam la forpasinta Johan Derks el Nederlando, la initianto de la Esperanto-Centro de Rumonge (Dio ripozu lian animon en la ĉielo) kontaktis sinjoron Manfred (tre grava persono por helpi nian organizon ANEB) kaj ili ambaŭ eklaboris kune por ke nia konstruaĵo estu restaŭrita pro tio al la pluvego kiu damaĝis ĝin en 2015.
Nia landa asocio ricevis subtenon de SEZ (Stiftung Entwicklungszusammenarbeit) kunlabore kun BAVELO, la organizo reprezentanta ANEB en Germanio. Nia konstruaĵo, post la riparo de la tegmento, ĝia aspekto fariĝis bela. Danke al tiu unua monhelpo. Ni ankaŭ sukcesis fabrikigi seĝojn, tablojn, ŝrankojn..ktp.
" ...Por legi pli detale, elsxutu la pdf-dokumenton en Esperanto ...   ... auf deutsch 

Pli fruaj agadoj ...

 

~~~~~~~~~~

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

eo.mondediplo.com