Memore al Alois Eder
Alois Eder (26.11.1940 – 21.8.2026)
Alois Eder estis esperantisto, estrarano de GEA kaj multjara prezidanto de BAVELO, li faris gravajn kontribuojn al la esperantlingva vikipedio (preskaŭ 500 novajn paĝojn) kaj al la frazo-“vortaro“ Tatoeba (pli ol 22.000 frazojn en Esperanto).
Ĉio prave, sed por la Alois, kiun ni konis, tio estas nur unu faceto, kaj eble eĉ ne la plej grava.
Alois Eder kreskis en Pinzgau en katolika familio kun 10 gefratoj, li estis la tria plej aĝa. La talenta junulo nur povis viziti gimnazion, ĉar li ricevis lokon en Kollegium Borromaeum, la katolika knabointernulejo en Salzburg. Poste li fariĝis pastro, aŭ – kiel dirus germanlingvanoj – animzorganto. Tamen post kelkaj jaroj li rimarkis, ke li ankaŭ volis dediĉi sian amon ne nur la la homaro ĝenerale, sed ankaŭ tute specife al individuoj kaj li fondis familion, havis du gefilojn (kaj intertempe kvin genepojn).
Jen jam pli karakteriza bildo.
Por Alois la homo estis la centra punkto. Egale, ĉu li preparis prelegon aŭ prezentadon pri Esperanto, verkis artikolon aŭ la „vorton de la prezidanto“ por la BAVELO-cirkulero, aŭ elpensis novan instru-tekston por kurseto por lernejanoj, aŭ … aŭ … aŭ … – li ĉiam unue pripensis: KIU venas por legi, aŭskulti aŭ sperti, por kiaj homoj mi faras tion.
Kaj ĵus tie li estis granda majstro.
Ekzemplo pri tio el mia propra sperto: Mi eklernis Esperanton kaj nur kvaronjaron poste mi scivole partoprenis la Germanan Esperanto-Kongreson (1983 en Bad Säckingen). Tie mi „falis en la manojn“ de Alois. Mi estis Esperanto-bebo, sed li havis la paciencon konversacii kun mi kompreneble Esperante. Kie necesis li helpis per esperantaj vortoj, proponis la evidente de mi serĉatajn esprimojn. Laŭteme nia interparolado migris tra diversaj kampoj de intereso kaj sperto, ni babilis laŭvorte „pri dio kaj la mondo“. Post unu horo de intensega konversacio mi devis rezigni, mi petis ŝanĝi al la germana. Mi estis komplete elĉerpita, sed feliĉa kaj – fiera. – Per kiu alia lingvo mi povintus sperti ion similan?
Sed tiu episodeto ankaŭ montras, kia empatia kaj alirebla konversacianto Alois ĉiam estis.
Lia helpemo kaj kunlaboremo, lia malfermeco kaj samtempe persistemo kaj lojaleco, lia trankvila maniero kaj la talento trovi la ĝustan tonon ankaŭ en malfacilaj situacioj, restos en nia memoro.
BAVELO perdis pli ol prezidanton, ni perdis amikon.
Ni laŭ niaj kapabloj pluiru lian vojon celitan.*
Ursula Niesert
(Dankon al Helga Plötner, kiu rajtigis nin pri represo de ŝia portreto de Alois Eder, kiu aperis ĉi-somere en ŝia lasta kajero Esperanto por mi, Nro 11. – Havebla ĉe la Esperanto-libroservoj.)
* La postlasaĵo de Alois
Tute konkrete temas pri la eldono de du maldikaj verkoj, kiujn Alois Eder dum siaj lastaj jaroj verkis aŭ respektive tradukis. Ambaŭ estis gravaj por li, kaj li volis publikigi ilin:
- Vier Jahrzehnte BAVELO (la historio de BAVELO, priskibata de homo, kiu ĉeestis ĝin de la komenco)
- Smedley Butler: War is a Racket (la lasta libro, kiun Alois tradukis - kaj kiun li finfaris kaj fiere prezentis en Konstanz-Dettingen)
Gravegis por Alois la sukcesigo de la Esperanto-kunlaboro de BAVELO kaj Burundi:
El la origina Esperanto-centro en Rumonge (kiu dumtage vakis kaj nur vespere estis kaj estas uzata) fariĝis prosperanta infanĝardeno.
Montriĝis la problemo ke la grandaj infanoj, kiuj poste iros al ŝtataj lernejoj, tie subnivele estis (mal)okupataj kaj enuiĝis, dum la aliaj infanoj klopodas atingi la plej bazajn sciojn. Niaj Burundaj amikoj do planis propran bazan lernejon tuj apud la infanĝardeno. Ĉambroj por la unuaj du klasoj jam estis konstruitaj. La aliajn kvar klasojn oni planas alkonstrui kiam la lernejo jam ekfunkciis. SED ...
... la Burunda ŝtato postulas pli grandan terenon, por ke la infanoj povu moviĝi en la paŭzoj, nur tiam la lernejo povas ricevi la licenson.
Do, la ekfunkciado de la lernejo prokrastiĝas pro manko de financaj rimedoj (ĉijare mankas 10.000 € por la necesa tereno, por la venonta jaro kun alkonstruado de 4 klasĉambroj ni bezonos eĉ 20.000 €). Sed tiam la lernejo povas ekfunkcii kaj ne plu bezonas tiajn grandajn sumojn.
Do, la peto laŭ la intenco de Alois: Bonvolu ankaŭ vi donaci fareblan sumon al tiu sencohava projekto!
Sendu vian donacon al la BAVELO-Konto (IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22) ĉe Sparkasse Schwarzwald-Baar, Villingen (BIC: SOLADES1VSS)
kun la noto „Rumonge – Alois Eder“



