Adiaŭ Zuŭmo! Good bye Zoom! Und tschüß, Suhm!

Zoom estas programo furora inter esperanto-parolantoj por interretaj konferencoj. Ekde januaro 2025 ĝi ofertas „subtenon de artefarita inteligenteco (AI)". La „subteno” funkcias per tuja transskribado de ĉio parolata en subtekstojn.
Por esperantistoj, tia subteno estas nek necesa nek dezirata. Sed ĝi ne estas malŝaltebla. – Male, ni sentas nin daŭre spionataj, kaj tio detruas la etoson de la konferenco.
Neniu scias, kio okazas al la kolektitaj datumoj. – Sed ni havas kaŭzojn timi ion malbonan.

Ne plu Zuŭmo, sed estonte „Senfcall”

Tial la freiburgaj esperantistoj jam ne plu volas uzi la programon Zoom por siaj „Frajburgaj lundoj”.
Anstataŭe - ekde majo la freiburg∙a konferenco utiligas la programon „Senfcall”, kiu estas konata pro tre respondecema traktado de la datumoj de siaj uzantoj kaj pro la kompleta forviŝo de ĉiuj spuroj post la konferen­co.

Krome, Senfcall proponas plurajn avantaĝojn: ekzemple, ĝi ebligas enketon kaj voĉdonadon ene de la konferenco kaj tujan publikigon de la rezultoj.
Por uzi Senfcall, krome neniu speciala aplikaĵo estas bezonata; Senfcall funkcias nur per retumilo – la evito de kroma aplikaĵo evitas ankaŭ pliajn eblajn enirejojn por virusoj aŭ alia malica programaro. 

Man-'libro' –  dupaĝa  ;-)

Tamen, ekzistas unu tre grava malavantaĝo por internaciaj uzantoj: Senfcall kaj ĝiaj dokumentoj estas haveblaj nur en la germana aŭ la angla lingvo. Kio estas tre ĝena.
Por igi la krome tre agrablan kaj potencan programon Senfcall alirebla al la Esperanta mondo, la Esperantistoj el Freiburg kreis mallongan man-„libron” (du paĝan ;-) – memkompreneble en Esperanto. La unua parto, elŝutebla ĉi tie, enhavas ĉion necesan por uzi Senfcall kiel simpla diskutanto. (Dua parto por moderigantoj estas planita, sed ankoraŭ ne efektivigita.)

Eble la nomo Senfcall ŝajnas tre strange al vi, ĉu? Ĝi estas. Senf (germane: mustardo) kaj call (angle: alvoko). En la germana „seinen Senf dazugeben” (laŭvorte: aldoni sian mustardon) estas humureca, iom moka esprimo por „komenti, doni (ne petatan) komenton”.   ---  Elŝutu la man-'libron'.

 

Jen resume la paŝoj por partopreni - en la ekzemplo la lundaj konferencoj de Esperanto Freiburg:

 

1)   klaku la invito-ligilon: Esperanto Freiburg
(2)​  eble -  konfirmu la privateco-politikon
(3)  eble - tajpu la kodon  (unu-ok-naŭ-ses-kvar-nul)
4)   tajpu la propran nomon
5)   ĉu KUN mikrofono?  --- JES !!!
6)   "Eĥo-testo" = Ĉu vi aŭdas vin mem?
      Se
JES = ĉio enordas => klaku "Audio starten"
      TIAM vi eniras la konferencon. 
       .............................. aldonu vian mustardon !!!  ;-)
7)   (Forlasi la konferencon:
      klaku la tripunkton supre dekstre kaj elektu
      la antaŭlastan ordonon: Konferenz verlassen)

 Ursula Niesert, 2a MAJ 2025

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

uea.org