Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Esperanta Retparlamento fondita | 
La Esperanto-movado neniam estis vere neŭtrala. Certe ne ĝi iam  neŭtralis sur la kampo de la lingvopolitiko. Pli kaj pli lastatempe la  Esperanto-komunumo konscias pri la forto de sia interna ideo: Ke ni ĉiuj estas  homoj. Unue homoj, ne unue nacianoj. Por tiu celo Esperanto praktikas  "interkomprenon je okulnivelo", inter homoj plej diversnaciaj. 
Fondiĝis ĵus Esperanta Retparlamento, kiu estas iniciato por enketi  opiniojn de esperantoparolantoj.
Laŭ modelo de la Germana Retparlamento, ĝi uzas en Facebook la funkcion  „Aranĝoj“ por voĉdono:
Se oni „aliĝas“ al la „aranĝo“, tio signifas, ke oni subtenas la proponon;  se oni „ne partoprenas“, oni malakceptas ĝin. Sindetenoj eblas per la respondo  „eble“. La voĉdonoj estas malfermaj; oni vidas ĉies voĉojn per la listoj de la  "partoprenantoj" kaj "nepartoprenantoj".
Vi trovos la Esperantan Retparlamenton sub
Publikigite de Alois Eder je 01-07-2011, 15:57
Lasta ŝanĝo je 01-07-2011, 18:05
	Lasta ŝanĝo je 01-07-2011, 18:05



