Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Kiam la dorlothundeto pisas en la aĉetsakon
04-05-2012, 22:50   >> Legi pli

Ĝojkriantaj infanoj dum la jubileo 125 jaroj de Esperanto en Konstanz

Gaja festo fariĝis la 125-a reveno de la naskiĝjaro de la planlingvo Esperanto (1887-2012), kiun Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo solenis je la 28-a de aprilo 2012 en la Kolping-domo de Konstanz.


De pli ol dek jaroj la papo salutas en Esperanto kaj Esperanto salutas la papon
18-04-2012, 07:20   >> Legi pli

Inter la 65 lingvoj, en kiuj la papo la 8-an de aprilo 2012 esprimis siajn paskajn bondezirojn al la homoj en la mondo, refoje troviĝis Esperanto.


Sukcesa BAVELO-Seminario en Villingen
25-09-2011, 17:56   >> Legi pli

Esperanto-Lernfesto en la Nigra Arbaro - Villingen gastigis la BAVELO-Seminarion ĉi-jaran. La nomo "Lernfesto" bone esprimis la ĉefan trajton de la BAVELO-aranĝo ci-aŭtuna (16.-18.9.2011). La programo riĉis kaj donis festokarakteron per teatro kaj ludoj.


Eĉ pli da fotoj...
13-07-2011, 19:31   >> Legi pli

La BAVELO-Migrado komence de julio estis plena sukceso. Bildoj kaj mallonga raporto pri ĝi en la fotogalerio.


Novaĵoj en nia fotogalerio
06-07-2011, 19:51   >> Legi pli

Nia fotogalerio donas impresojn pri du ĵus okazintaj Esperanto-aranĝoj: Pri la Genciano-renkontiĝo en Köfels/Ötztal kaj pri la Germana Esperanto-Kongreso en Münster.


Esperanta Retparlamento fondita
01-07-2011, 15:57   >> Legi pli
Fondiĝis ĵus Esperanta Retparlamento. Ĝi estas iniciato por enketi opiniojn de esperantoparolantoj.

Ludwig Rommel mortis
05-05-2011, 21:27   >> Legi pli

BAVELO perdis sian longjaran membron Ludwig Rommel el Steinheim/Murr, Germanio, kiu la 2-an de majo 59-jara neatendite mortis.


Nova katedro „Esperanto kaj sia kulturo“ en la Unviversitato de La Plata, en Bonaero, Argentino.
16-03-2011, 13:45   >> Legi pli

Esperanto Baden-Virtembergo (BAVELO) gratulis al la Universitato La Plata, Argentino, kiu ĉivendrede, la 18.3.2011, inaŭguras la katedron “Esperanto kaj sia kulturo”.


La vivanta Esperanto meritas publikan atenton
16-03-2011, 13:23   >> Legi pli

30 aktivuloj kaj reprezentantoj de Esperanto-kluboj en la federacia lando Baden-Württemberg, Germanio, konferencis sabaton, la 12.3.2011, en Stuttgart pri taŭgaj projektoj por inde festi la 125-jaran jubileon de Esperanto.


La mondskale plej granda foiro pri klerigado, didacta en Stuttgart, varbis ankaŭ por Esperanto
02-03-2011, 21:27   >> Legi pli

Viglaj interparoloj pri Esperanto ĉe ties stando en la klerigfoiro didacta ĉijare indikas kreskintan intereson pri la Internacia Lingvo, sed ankaŭ grandan foson de nescio pri ĝi.


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

ses.ikso.net