Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Ludwig Rommel mortis

BAVELO perdis sian longjaran membron Ludwig Rommel el Steinheim/Murr, Germanio, kiu la 2-an de majo 59-jara neatendite mortis.

Esperantogeamikoj vendredon, 6.5.2011, je la 11:00 h en la funebra halo ĉe la tombejo de Steinheim ĉe Murr adiaŭas Ludwig Rommel, kiu dum multaj jaroj estis aktiva membro de Baden-Virtemberga Esperanto-ligo.

Ludwig estis multflanke interesita kaj en la vivo de asocioj engaĝita homo. Liaj multaj interesoj apud aliaj ankaŭ koncernis lingvojn, kaj tiel li fariĝis ankaŭ amiko de Esperanto, al kiu li longe fidele dediĉis sin.

Al lia edzino Karin, kiu same aktivas por Esperanto, al lia filo Andreas kaj al ĉiuj aliaj parencoj apartenas nia kunsento, ke ili Ludovikon perdis tiom frue kaj tiom subite.

Publikigite de Ursula Niesert je 05-05-2011, 21:27
Lasta ŝanĝo je 06-05-2011, 00:57
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm