La landa ligo BAVELO

BAVELO estas suborganizo de Germana Esperanto-Asocio GEA en la federacia lando Baden-Virtembergo. La stranga akronimo BAVELO (ni ne bavas el la buŝo!) devenas de la Esperanta nomo de la ligo, kiu estas

BAden-Virtemberga Esperanto-LigO,

mallonge simple BAVELO.

Kion do faras landa ligo? Ĉar la ĉefe engaĝitaj homoj por Esperanta agado ja estas la aktivuloj surlokaj, nome la lokaj grupoj, aŭ aktivaj unuopuloj. La landa ligo klopodas plifortigi ilian agadon, proponas eblecojn por spertinterŝanĝo kaj reciprokaj instigoj inter la diversaj grupoj.

Aldone al la lokaj aktivecoj BAVELO engaĝiĝas ĉe superregionaj informfoiroj kiel ekzemple ĉe la klerigfoiro didacta.

De 10 jaroj plivastiĝis la kunlaboro kun la francaj partneroj de la  Orientfranca Esperanto-Federacio (OFE, aŭ Espéranto France-Est). Nun BAVELO kaj OFE organizas du komunajn lernaranĝojn jare, aŭtune la BAVELO-Seminarion en Germanio kaj printempe la Regionan Staĝon en Francio.

La kontaktojn internajn kaj eksterajn prizorgas la BAVELO-estraro.

BAVELO estas juna landa asocio. Ĝi ekzistas nur ekde 1982. Ĉu ne antaŭe estis Esperanto-aktivecoj ĉi-tie? La respondo troviĝas en la BAVELO-historio.

 

(Bildo: Wikimedia Commons)

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tinyurl.com/dejgooding