Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo


Dum la sabatposttagmeza ekskurso Fraŭlino Instruistino montras al ni, kiel lernejo funkciis antaŭ 75 jaroj

 Pentraĵo el la ateliero de Eva Fitzelova

kern.punkto – la Esperanta podkasto el Badenvirtembergo. Ĉi-jare ĝi fariĝas 10-jara! BAVELO gratulas kaj kunfestas.

BAVELO kaj  Espéranto France-Est invitas al

45-a BAVELO-seminario

27a - 29a de septembro 2024
en Karlsruhe-Thomashof

Nia ĉi-jara seminariejo invitas al koncentrita lernado. La ĉambroj komfortas, la kursejoj estas bone ekipataj. La ĉirkaŭo estas trankvila kaj ĉe la domo troviĝas belega parko.
Krom la 'klasikaj' kursoj por komencantoj kaj progresintoj (ni nomas ĝin „Paroliga“ ĉar ĝi aparte invitas vin paroli) kaj la „Bukeda kurso“, kiu – nur en Esperanto – prezentas diversajn temojn kvazaŭ florbukedon,
krom tiuj ni ĉi-foje havas du specialajn atelierojn por vi: rakontatelieron kun Alois Eder kaj pentradatelieron kun Eva Fitzelova.

Jen la floroj de la Bukeda kurso:
Thomas Bormann raporto pri la Universala Kongreso UK en Tanzanio. 
Cornelia Majer, Irmi Vallon – vojaĝo al Rumonge kaj Aruŝo. 
Karim El Souessi pri la psikiatraj sekvoj de pandemio kaj rimedoj. 
Ulrich Matthias – spertoj en la Esperanto-movado de Malagasio (=Madagaskaro).
Pierre Grollemund aus Architektursicht über den Rottweiler Aufzugtestturm, den wir im letzten Jahr besucht haben.
Nan Wang über Qi Gong in Theorie und Praxis.

Kaj krome ni ĝojas, ke post la 40-jariĝo de BAVELO antaŭ du jaroj jam denove ni povas festi jubileon. Nome kun LA faka podkasto en Esperantujo: kern.punkto fariĝas dekjara! Kaj ni ŝatas dece festi tion kune kun la „dekjaruloj“, la podkastistoj Eva kaj Johannes.

 


Dankon pro la fotoj al: Badisches Schulmuseum, Eva Fitzelova, kern.punkto.info


 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org/tejo-aktuale