Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
Ĉi-jare BAVELO kaj Espéranto France-Est planas gajan semajnfinon (anstataŭ la kutima seminario) kaj invitas vin al
47a BAVELO-Seminario Gaja Semajnfino
23a - 25a de Oktobro 2026
en Aalen
![]() |
| Römerhotel, rekte super Limeso -- tie ni tranoktos. |
![]() |
| Optikaj fenomenoj de Lingelbach - la flanken turnita ĉambro |
![]() |
| Limes-termobanejo -- bonfartiga ĝuo ĉe la fino |
Aalen estas kvazaŭ Mekao de la Esperanto-mondo, kiu ĉiam allogas Esperanto-amikojn de ĉie en la mondo. Unu forta allogaĵo estas la Germana Esperanto-Biblioteko, unu el la plej grandaj mondskale.
Alia allogaĵo estas premio - ĉiun duan jaron aljuĝata kaj en Aalen transdonata. Tutoficiale ĝi nomiĝas „Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen kaj de FAME-fondaĵo por internaciaj komunikiloj“, en la Esperanto-mondo oni kutime nomas ĝin simple „FAME-premio“.
Laŭ peto de niaj francaj amikoj kaj kunlaborantoj de OFE, -- por ili la longa alvojaĝado por nur duhora solenaĵo je sabata vespero estus multe tro streĉa -- BAVELO povas proponi tutan Esperanto-semajnfinon kun pliaj kulminoj.
Ni tranoktos en „Römerhotel“, do en „hotelo de la Romianoj“ (aŭ ĉu devus esti „hotelo por Romianoj“? aŭ „pri Romianoj“, aŭ „laŭ Romianoj“? ...).
Ĝi troviĝas en la urboparto Treppach rekte super la iama romia limfortikaĵo Limeso.
Alludante tion la regione famkonata pentristo Sieger Köder ornamis la eniran halon per sprita pentraĵo pri romiaj soldatoj-gardantoj en natura grandeco. En la restoracio, kiu apartenas al la hotelo, ni povas diboĉi vendredon vespere kaj ĝissate manĝi eskalopojn de la eskalopaĵa bufedo (troveblas tie ankaŭ vegetaraj eskalopoj).
Je la sabata mateno „Optikaj fenomenoj“ logas nin al la Lingelbaĥa fojnejo (Lingelbachs Scheune), kie majstro Lingelbach, profesoro pri la optiko de la homa okulo en la Alena Teknika Universitato, montros al ni surprizajn kaj vere mir·indajn iluziojn laŭ la devizo „Ne kredu ĉion, kion vi vidas“.
La solena transdono de la „Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen kaj de FAME-fondaĵo por internaciaj komunikiloj“ okazos sabaton vespere. La premiito en la jaro 2026 estas Jean-Marc Leclercq, pli bone konata inter Esperanto-amikoj kiel „JoMo“. Per malgranda koncerto li dankos pro la premiado.
Dimanĉon matene ni vizitos la konatan Limes-termobanejon por bonfartiga ĝuo antaŭ la adiaŭo.
Dankon pro la fotoj al: Römerhotel, Lingelbachs Scheune, Limes-Thermen






