Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
"Vojaĝi per Esperanto" en germana radioelsendo |
La germana radiostacio Deutschlandfunk planas kadre de la serio "Sonntagsspaziergang" ("dimanĉa promeno"), kultura vojaĝmagazino de la radiostacio, elsendaĵon pri la temo "Vojaĝi per Esperanto". Tiucele oni antaŭ nelonge kontaktis la Esperanto-Klubon de Munkeno kaj intervjuis Esperanto-parolantojn el Munkeno kaj Pollando.
Dato de la elsendo: Dimanĉo, 26-a de majo 2013, 11:30-a horo.
La radiostacio ankaŭ ofertas (german-lingvajn) paŝo-post-paŝo-instrukciojn, kiamaniere elŝuti la elsendaĵon.
Fonto: Mesaĝo en esper-german (Esperanto en Germanio)
Publikigite de Frank Huber je 16-05-2013, 11:32
Lasta ŝanĝo je 16-05-2013, 13:37
Lasta ŝanĝo je 16-05-2013, 13:37