Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Esperanto trovis sufiĉan intereson en la Eklezia tago en Stuttgart

En favora pozicio en la "Merkato de Eblecoj" (Markt der Möglichkeiten) de la Eklezia Tago en Stuttgart (3.-7.6.2015) troviĝis Esperanto-stando. Ĝi vekis la scivolemon de multnombraj vizitantoj.

En la Tendohalo 1, sub la rubriko "Vivata Ekumeno" (Gelebte Ökumene) poziciiĝis informstando de "Esperanto-ligo por kristanoj en Germanio" (Esperanto-Liga für Christen in Deutschland, KELI), najbare al multaj dialogemaj grupoj, ekzemple apud stando de iniciato por la islama-kristana dialogo kaj de la "Fondaĵo Monda Etiko" (Stiftung Weltethos de Hans Küng).

La laboro ce la Esperanto-stando montriĝis tre gojiga. Agis dum kelka tempo kvin deĵorantoj samtempe. Kaj ofte pluraj el ili paralele interparolis kun vizitanto aŭ grupo da interesitoj. Multaj homoj pasantaj ekstaris antaŭ la stando, iuj surprizitaj, aliaj jam konantaj Esperanton. Ŝildo invitis al "Dekminuta enkonduko al Esperanto" (Zehn Minuten Einführung ins Esperanto), ofertata de Rudolf Fischer. Sufiĉe multaj uzis ĉi tiun eblecon.

Dum la tri tagoj dekduo da personoj venis, kiuj jam pli malpli parolas Esperanton. Nemalmultaj iam eklernis la lingvon kaj ĝojis nun rerenkonti ĝin denove. Aliaj vizitantoj informis, ke ili konas iun, kiu parolas Esperanton kaj nun ekscias, ke tiu konatulo ne estas izolulo, sed parto de pli granda lingvokomunumo. Iu interesito diris: "Nun mi la trian fojon renkontas Esperanton en Eklezia Tago. Nun mi volas mem lerni la lingvon."

Du Stuttgartanoj decidis veni al la Marda Esperanto-Rondo en Stuttgart por lerni Esperanton. Kuraĝiga rezulto.

Eĉ dua stando en la "Merkato de la eblecoj" rilatis al Esperanto. La "Laborrondo de kristanoj en la Partio Unu Mondo" (Arbeitskreis Christen in der Eine-Welt-Partei) havis standon en la Tendohalo 6, sub la rubriko Tutmondigo kaj Unu Mondo" (Globalisierung und Eine Welt). La Partio Unu Mondo uzas Esperanton aldone al aliaj lingvoj.

Bedaŭrinde en la Eklezia Tago de Stuttgart mankis stando de la Germana Esperanto-junularo. En Dresden antaŭ kvar jaroj la junulara stando kun sia fulma kurso estis tre bonvena komplemento alloga aparte por tre junaj homoj.

Alois Eder
 

Publikigite de Frank Huber je 12-06-2015, 07:00
Lasta ŝanĝo je 12-06-2015, 09:05
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperanto-karlsruhe.de/Eo