Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Ĉiusemajnaj podkastoj el Ludwigsburg

Ĉiusemajne Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová el Ludwigsburg registras kaj enretigas podkaston esperantilngvan pri iu faka temo. Se eblas, ili invitas por tiu interrete aŭdebla pritema konversacio gaston, kiu estas fakulo pri la koncerna temo aŭ almenaŭ hobie okupiĝas pri ĝi. La 16an de marto 2016 la podkasto temis pri la Alpoj.

Ilia gasto Alois Eder ne estas fakulo pri geologio, sed nur amanto de sia hejmlanda pejzaĝo, la Alpoj. Li interesiĝas multe pri tersciencoj kaj geologio kaj speciale pri la ekesto de sia hejmlanda montaro, kiu estas la plej granda kaj plej alta montaro de Europo. Tiu cetere estas ankaŭ la plej longe kaj plej detale esplorita montaro de la mondo, ĉar jam la fruaj alpogrimpantoj antaŭ 250 jaroj instigis sciencajn esplorojn pri la fascinaj pejzaĝoformoj.

La nuntempa terscienco scias multe pli pri montaroj kaj ties petroj ol la frua geologia esplorado sen teknikaj rimedoj povis scii. La geologoj nun komprenas pli bone la ekeston de montaroj. Per premiĝoj kaj ŝoviĝoj la kontinentoj kolizias, kaj je koliziaj zonoj la petraj tavoloj kvazaŭ ĉifiĝas kaj premegiĝas malsupren kaj supren. Kaŭzo de la moviĝo de kontinentoj (nomata tektoniko) estas fluoj de la magmo en la terinterno (pro termika cirkulado).

Eder naskiĝis en Alpa valo en Austrio kaj pasis sian infanaĝon tie. Observoj jam en lia infan- kaj junaĝo kaŭzis lian scivolemon pri la gigantaj fortoj, kiuj formis la tre diversajn aspektojn de la rokoj. La tre kompleksan temon eĉ la gimnaziaj instruistoj en lia junaĝo ne sciis klarigi al li. Des pli obsedis lin la demandoj.

La podkastfarantoj Johannes kaj Eva kaj ilia gasto Alois estas regulaj partoprenantoj de la ĉiusemajna Marda Rondo de la Esperanto-grupo Stuttgart. Ili strebas vigligi la kluban vivon per variaj interesaj temoj.

La podkastoj el Ludwigsburg troveblas ĉe https://kern.punkto.info

Alois Eder

 

Publikigite de Frank Huber je 28-05-2016, 19:32
Lasta ŝanĝo je 28-05-2016, 21:47
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org