Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Gaja kaj instrua semajnfino en Stuttgart

Ĵurnalistino kaj fotografo vizitis Esperanto-kunvenon

Dimanĉon, la 23.11.2014, en la naturamika domo Fuchsrain en Stuttgart ekde la 11:00 h okazis aparte vigla monata Esperanto-kunveno (Bavelo-Aktuell invitis), kiun 17 personoj partpoprenis, inter ili du etinfanoj.

Kaŭzo de la kurttempe anoncita aranĝo estis la plano de la gazetara fotografo Benjamin Ulmer el Stuttgart kaj de la ĵurnalistino Anna Hunger el Nufringen fari foto- kaj tekstraporton pri la vivo de ordinara Esperanto-klubo. La fakto, ke la gazetanoj ne havis tempon viziti la kutiman mardan Esperanto-rondon, necesigis kroman kunvenon. Feliĉe la stutgarta grupo krom pri la semajna ankaŭ disponas pri monata kunveno (kvankam lastatempe ne strikte ĉiumonate aranĝita).

Kion fari, se la fotografo deziras foti surprize? Por eviti ĝeniĝon far la "paparaco", taŭgis laborado en etaj grupoj. El sep taskoj la partoprenantoj rajtis elekti laŭ sia plaĉo: Iuj ludis kvartetludon, aliaj priskribis porinfanan bildlibron. Grupeto esperantigis vortojn el la vortkampo "gazeto". Kelkaj legis kaj priparolis rakonteton. La patrinoj kun siaj infanoj ludis "memorion"(memorludon). Veraj komencantoj povis lerni la bazan gramatikon de la Internacia lingvo per la libreto "Esperanto als Ratespaß" de Ulrich Matthias. Unu el la sep alternativaj taskoj neniu elektis: "rakonti travivaĵon" neniu pretis libervole. Estis ĝuste la libera elekto el diversaj labortaskoj laŭ propra prefero, kiu ebligis koncentriĝon dumlabore, neglektante, eĉ tute forgesante la "observantojn".

Vigla diskuto kaj interdemandado inter la grupanoj kaj la vizitantoj sekvis en la posta fazo. Ne mankis kafopaŭzo, kantado de la esperantoteksta Eŭropa Himno kaj grupfotado. Eĉ la du etinfanoj fervore kunbababiladis, kvankam, aŭ guste pro tio, ke inter ili la hundo ankoraŭ nomiĝis "vaŭvaŭ" kaj la bovino "mu". La etuloj ja simbolas kaj fakte estas la estonteco de la Esperanto-movado.

La tekst- kaj bildraporto pri Esperanto aperos en la interreta gazeto "Kontext:Wochenzeitung", kies sidejo estas en Stuttgart. Tiu nova entrepreno (fondita en 2011) kunlaboras ankaŭ kun la tutgermana gazeto TAZ, al kiu ĝi liveradas raportojn el Baden-Württemberg.

Alois Eder

 


 

 

Publikigite de Frank Huber je 01-12-2014, 21:05
Lasta ŝanĝo je 11-09-2016, 12:37
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

muzaiko.info