Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Ekskurso al la franc-germana rivercentralo de Iffezheim

Kunvive, ne milite, la homaro prosperas

Sabaton, 24.09.2016, Esperanto-amikoj el ambaŭ najbaraj landoj, Germanujo kaj Francujo, kune vizitis la rivercentralon Iffezheim [ifechajm]. La ekskurso fariĝis leciono pri la politika decido de Germanujo ĉesigi la uzon de atomcentraloj.

La centralo de Iffezheim duon-duone apartenas al franca kaj al germana energientreprenoj, samkiel la najbara centralo en Rheinau-Gambsheim [rajnaŭ-gambshajm]. Ebligis tion la franc-germana amikeckontrakto de 1963, konkretigita per kontrakto pri komuna uzo de la limrivero Rejno en 1969. Iffezheim liveras kurenton al Germanujo, Rheinau-Gambsheim al Francio.

La politika volo en Germanujo decidi por „atomeliro“, tio estas ĉesigo de atomcentraloj, maturiĝis post la atomkatastrofo en Fukuŝimo, Japanujo, en 2011. Obstakloj kontraŭ la realigo de tiu vastevida politika decido kuŝas ĉefe en la bezono konstrui minimume kvar novajn longdistancajn kaj potencajn kurentlineojn por transporti la elektron de la ventcentraloj en la Norda kaj la Balta maroj al la dense enloĝitaj kaj industririĉaj regionoj en okcidenta kaj suda Germanujo. La vojo al interkonsento pri la situo de la traceoj ankoraŭ estos longa.

Multajn detalojn lernis la vizitantoj, por povi saĝe kundiskuti en la politika diskurso pri la energi-estonteco.

Grandan atenton kaj admiron de la gastoj trovis la funkcio de la „fiŝpasejo“, ankaŭ nomata „fiŝŝtuparo“. Salmoj frajas en la montaro. La salmidoj migras enrivere ĝis la salakvo de la Norda maro. Seksmaturiĝinte ili remigras al sia naskiĝejo en la montaro. Tiu biociklo interrompiĝis per la rejnbariloj. La fiŝŝtuparo konsistas el serio de basenetoj, en kiuj la salmoj kaj aliaj fiŝoj dum sia suprennaĝado povas ripozi por poste rapidege spurtnaĝi supren tra katarakto interbasena. El observeja ĉambro enrivera la vizitantoj povas spekti la fiŝojn tra vitra fenestro.

Spekti la fiŝojn subakve kaj stari sub la giganta turbino enrivere, tiuj du travivaĵoj estis por la raportanto la plej impresaj momentoj de la vizito.

Vigla diskuto ekestis per detalaj demandoj, en kiuj partoprenis kaj la francaj kaj la germanaj partoprenantoj. La du ŝtatoj havas tre malsimilajn energipolitikojn. La inĝeniero preleganta kaj gvidanta ĝojis pri la granda ekologia kaj politika intereso de la vizitantoj. Same, ne mem estante Esperanto-parolanto, li miris pri la plena taŭgeco de Esperanto transporti fakajn enhavojn en la interpretado.

Konkludoj el la tago – unue: limrivalecoj solveblas, due: homoj kapablas pace kunvivi kun siaj kunkreitaĵoj. Por kio ja la homo havas sian inteligenton, se ne por solvi defiojn? Bona volo necesas.

Alois Eder


(Nia fotogalerio havas bildojn de la ekskurso)
 

Publikigite de Frank Huber je 21-10-2016, 20:51
Lasta ŝanĝo je 21-10-2016, 22:57
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org