Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Kontentiga gazetara eĥo post Esperanto-renkontiĝo en Meßkirch

Ne facilas skribi artikolon pri Esperanto-aranĝo tian, ke ĝi kaptas la intereson de la ekstera, la neesperantista publiko. Ĉar ne ĉiu por Esperant-anoj interesa mesaĝo estas atentokapta ankaŭ por eksteresperantuloj. En tiu embaraso helpas al la verkanto de gazetarinformo la uzo de loka koncerno. Vekas la atenton de redaktejo personoj el la regiono de la gazeto, ne nepre nur elstaraj. Ankaŭ la intereso de gastoj pri la propraj turismaj atrakcioj ĝojigas la lokanojn kaj do raportindas en loka artikolo. Tiajn lokajn interesokaptilojn la BAVELO-estraro trovis por Meßkirch.

Bernhard Eichkorn en la 1980aj jaroj estis paroĥestro en Meßkirch, lia honorigo pro Esperanto-meritoj dum la aranĝo nature interesas liajn iamajn ekleziajn komunumanojn.

La eldonejo Armin Gmeiner kun nuntempe proksimume 30 dungitoj estas ekonomia faktoro en la kamparana urbeto Meßkirch. Krome Gmeiner estas urba konsilanto. Ke la originon de lia eldonejo kvazaŭ iniciatis ĝuste tiu Bernhard Eichkorn, estas leginda anekdoto por la urbaj loĝantoj.

Sed kiel prezenti la mondvastajn rilatojn de la Esperanto-parolantaro, ke ĝi imponu al eksteruloj? Karitata respondo al alikontinenta helpopeto estas pli konvinka ol teoria mencio de iom nebula "internacia amikeco per Esperanto". 270 € en tiu tago kolektiĝis por operacio de infano en Tanzanio. Ankaŭ la eldonisto Armin Gmeiner kontribuis al tiu sumo, aldonante donace siajn enspezojn per librovendado en ĉi tiu aranĝo. Dankon al li kaj al ĉiuj donacintoj. Dankon ankaŭ al Manfred Westermayer kaj Mramba Simba, vilaĝestro kaj Esperanto-aktivulo en Tanzanio, kiuj regule per Esperanto kontaktas kaj kunagadas. La konkreta helpo per esperantistoj plialtigas la reputacion de Esperanto en Afriko.

Interesa kaj unika turisma allogaĵo en Meßkirch estas la „Campus Galli“, kiu estas kvazaŭ "aktiva muzeo". Laŭ la modela plano por "abatej-urbo", trovita en la arkivo de la monaĥejo Sankt Gallen en Svislando, en Meßkirch konstruatas ekde kelkaj jaroj monaĥejo, uzante nur teknikajn rimedojn de la 9-a jarcento. Por la arkeologia scienco tiu turisma entrepreno estas tre valora ŝanco, ĉar per "eksperimenta arkeologio" oni povas studi kaj interpreti prakulturajn elfosaĵojn, kiuj sen tiaj eksperimentoj estus malfacile interpreteblaj. Antaŭvidata konstrudauro de la "abatejurbo" Campus Galli: 40 jaroj. La vizito de la esperantlingvaj gastoj en Campus Galli estis ne nur impona por la Esperanto-gastoj, sed ankaŭ raportinda por la gazetoj.

Schwäbische Zeitung:
"Esperanto-Verband zeichnet Bernhard Eichkorn aus"

Südkurier:
"Esperanto-Verband: Auszeichnung für Bernhard Eichkorn"

Alois Eder

 

Publikigite de Frank Huber je 10-06-2016, 06:59
Lasta ŝanĝo je 10-06-2016, 09:09
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperanto-ondo.ru