Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Zamenhoffesto en Stuttgart la 11-an de decembro 2016

En familia etoso okazis la Stuttgart-a Zamenhoffesto en la naturamika domo Fuchsrain la trian dimanĉon de advento.

La gastejestro zorgis por bela aspekto de la salono, kompetigita de Roswitha Erdtmann kaj Cornelia Majer. 33 gastoj ne estas multaj, sed la rondo estis des pli familia. La bonvenigaj vortoj de Alois Eder sekvis la vicon de la el pleja distanco alvenintaj ĝis la hejma teamo, kiu organizis la feston. La senton esti familio kreis ankaŭ la tri infanoj, kiuj ĝojigis la plenkreskulojn.

La kantadon majstre akompanis piane Ernst Leuze. Pensigan rakonton fabloforman prezentis Julia Noe, dum malpli konataj vortoj estis projekciataj surekrane. Poste la ludo „Tabuo“, ofte ludata en junularaj Esperanto-renkontiĝoj, kreis etoson de gaja distro. Plia programero estis informoj pri la podkasta servo kern.punkto.info el Ludwigsburg, produktita kaj produktota de Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová. Johannes Mueller estis ankaŭ tiu, kiu gvidis tra la festa programo.

Kafon kaj kukon oni povis preni de sur bufeda tablo. Antaŭ la komenco kaj dum la paŭzoj oni povis servi sin je libo-pulmerkato kun brokantaĵoj el la Germana Esperanto-Biblioteko Aalen kaj de du aliaj donacintoj. La Alenanoj cetere estis denove la plej multombra grupo de partoprenintoj el ekster Stuttgart.

En la programo restis sufiĉe da tempo por babili, interkontatiĝi kaj amikumi.

Ne mankis kontempla elemento en tiu jarkompletiga festo de la Stuttgart-a Esperanto-komunumo. Jam antaŭ la kunveno en Fuchsrain 18 el la festantoj kunvenis en la proksima preĝejo Bruder Klaus por adventa meditado kun adventaj kantoj. Ilia kolekto de 100,- € apogos konstruon de tranoktejo por lernejaninoj en Tanzanio, kiuj tiamaniere evitas la longan kaj danĝeran allernejan vojon dumsemajne. Ĉar plurfoje okazis gravediĝoj sekve de seksatakoj.

La amika posttagmezo finiĝis per komuna vespermanĝo de tiuj, kiuj ne pro sia longa alveturo devis jam pli frue adiaŭi.

Dankon al la teamo de la Marda Rondo de Stuttgart, kiu preparis la feston.

Alois Eder

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(Fotoj: Gerold Busch)

 

Publikigite de Frank Huber je 26-12-2016, 19:32
Lasta ŝanĝo je 29-12-2016, 09:54
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

edukado.net