Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Darwin en Esperanto |
La klasika verko naturscienca, la revoluciiga libro de Charles Darwin "Pri la origino de specioj" (On the Origin of Species) ekzistas ankaŭ en Esperanto.
La tradukon prizorgis Klivo Lendon. La esperanta versio aperis en 2009 en Antverpeno, eldonita de Flandra Esperanto-ligo kaj havas 431 paĝojn. ISBN 978-90-77066-40-9. La Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen posedas ekzempleron. Ĝi krome estas legebla en Interreto ĉe http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/origino .
(Fonto: Vikipedio)
Publikigite de Frank Huber je 18-02-2014, 20:20
Lasta ŝanĝo je 18-02-2014, 22:49
Lasta ŝanĝo je 18-02-2014, 22:49