Esperanto-Tago 2011 en Stuttgart

30 aktivuloj kaj reprezentantoj de Esperanto-kluboj en la federacia lando Baden-Württemberg, Germanio, konferencis sabaton, la 12.3.2011, en Stuttgart pri taŭgaj projektoj por inde festi la 125-jaran jubileon de Esperanto.

„La viva Esperanto meritas viglan atenton“, tiel formulis Karl Heinz Schaeffer de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen la konferencotemon de la Esperanto-Tago Baden-Württemberg 2011.

La publiko plejparte ne atentas kaj ne scias, ke ekestas en la esperanta lingvokomunumo kulturaj valoroj kiel originale en Esperanto skribita literaturo, riĉa tradukita literaturo kaj esperantomuziko diversstila. Ankaŭ ne konate estas, ke interkulturaj kontaktoj de la esperantoparolantoj ĉirkaŭas la tutmondon.

Por pli bone prezenti la Esperanto-valorojn al la publiko, por pli intense varbi por nia lingvo kaj pli efike adresi la celgrupojn, la konferenco en tri apartaj laborgrupoj elpensis ideojn kaj eklaboris pri planoj por publikrilata agado en la jubilea jaro 2012, kiam Esperanto fariĝos 125-jara kaj havos la ŝancon kapti pli da publika atento ol alijare.

La kunveno finiĝis per gaja urboludo en la oriento de Stuttgart.



 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org/tejo-aktuale