Esperanto-Tago Baden-Virtemberga 2025 en Böblingen

18 BAVELanoj kunvenis por la Esperantotago en Böblingen la 29an de marto 2025. Dum la jarĉefkunveno de BAVELO, en la porcivitana domo „Treff am See", aperis s-ro Morawitzky, libera kunlaboranto de la redaktejo de Kreiszeitung Böblinger Bote, kaj spontanee la ĉeestantoj kolektive donis intervjuon al la gasto.

(Sed ĉiuj kontentis pri tiu surpriza prokrasto de la membrokunveno, ĉar du tagojn poste aperis zu tre bela artikolo pri Esperanto en la loka gazeto kaj poste ankaŭ en Stuttgarter Zeitung.)


La novelekto de la BAVELO-estraro rezultigis la saman estraron kiel la antaŭa. (Vidu la protokolon de la kunveno.) –

Sur la tagordo staris ankaŭ la adapto de la BAVELO-statutoj al la aktuala gravita punkto de la asocia agado.
La evolu-kunlaboro kun orienta Afriko, Tanzanio, Burundo, DRKongo estas intertempe solida ero de la agado de BAVELO. Pri la neceso adapti la statuton de la asocio al ĝia fakta agado atentigis la financoficejo, kiu admonis, ke evolupartnereco ne estas eksplicite formulita en la statuto de BAVELO. La fina decido pri tiu punkto estis prokrastita.

Paneo okazis, kiam la elektita gastejo neanoncite estis fermita. Sed anstataŭa gastejo tuj troviĝis.

Grandan impreson al la partoprenantoj faris la vizito al la Muzeo pri la „kamparana milito", kies 500jara datreveno okazas ĉijare. 

La muzeo troviĝas en la „Fruktostorejo" (Fruchtkasten aŭ Zehntscheuer), tiu fortika konstruaĵo en la mezepoka urbokerno, al kiu en la feŭda epoko la kamparanoj devis liveri grandan pocentaĵon de la rikoltoj de sur siaj kampoj. Senkompate la feŭdaj sinjoroj postulis la saman kvanton aŭ eĉ pli, kvankam pro klimatoŝanĝo tiam la kampoj donis malpli da fruktoj.

La ribeladoj kontraŭ la mallibereco kaj ŝarĝiteco far la senjoroj ekflamis diversloke en Germanio en la jaroj 1524 ĝis 1526, komencante en suda Germanio, kie la najbaraj svisoj donis kuraĝigan ekzemplon, ke rezisto kontraŭ la feŭdaj subpremantoj povas sukcesi.

La ribelanta socia tavolo, kamparanoj kaj servistaj urbanoj, formulis postulojn por ĝenerala libereco nomatajn „artikoloj". La nova tekniko de libropresado ebligis amase diskonigi ilin kiel flugfolioj.

En tiuj manifestoj unuafoje en la historio estis formulitaj postuloj pri ĝeneralaj homaj rajtoj (la 12 Artikoloj de Memmingen). Kaj la „ordinaraj homoj" kelkloke, ekzemple en Memmingen, kreis bazodemokatiajn formojn de sinregado.

Alois Eder

Dum la preparoj de la prelegeto pri la kamparana milito kreskis  "Vortlisto"  pri la temo, kie la aŭtoro kolektis ĉiujn nekutimajn vortojn, kiuj tamen nepras por priskribo de la tiama tempo (interalie la Esperanto-ekvivalentojn por la germanaj Frondienst, Lehen, Schöffe, Vogt, Zunft).

Per klako al la bildo vi povas elŝuti ĝin. La listo ne estas kompleta. Se vi havas enmetenda(j)n vorto(j)n, nepre sendu tion al la aŭtoro.

 

Kaj ankoraŭ plia pozitiva rezulto ŝuldiĝas al ĉi tiu Esperanto-Tago en Böblingen: jen la rezulto de komuna provo, tra(nskon)duki la konatan sloganon de la kamparanoj.

 

 

 

 

 


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at