Esperanto-Tago 2012 en Konstanz

Kiam la dorlothundeto pisas en la aĉetsakon

Ĝojkriantaj infanoj dum la jubileo 125 jaroj de Esperanto en Konstanz

Gaja festo fariĝis la 125-a reveno de la naskiĝjaro de la planlingvo Esperanto (1887-2012), kiun Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo solenis je la 28-a de aprilo 2012 en la Kolping-domo de Konstanz. Oni babilstile prezentis la temon Esperanto. La gazeto Südkurier raportis en pluraj artikoloj okaze de la jubileo.

Komence de la jubilea aranĝo la infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz kantis tri viglajn infankantojn en la germana kaj en Esperanto. Esperanto-artisto, sorĉisto, pupteatristo kaj ventroparolisto Christoph Frank de la teatro Die Zauberbühne Rottweil amuzigis la etajn kantistojn kaj la publikon per la nekonvena konduto de sia "poŝhundo" Snuffi, kiu formanĝis la manuskripton de la artisto.

Bunta bildo de la Esperanto-vivo en Baden-Virtembergo prezentiĝis kadre de 15 mallongaj intervjuoj babilstile, dum kiuj dekduo da aktivaj Esperanto-parolantoj, ĉiuj el Baden-Virtembergo, montris, kiel ili aplikas Esperanton por siaj interesoj kaj rilatigas ĝin al sia persona engaĝiĝo. Ili ilustris, ke Esperanton eblas ligi kun ajna hobio.

Ĉu interparoloj pri ĉiutagaj aŭ pri sciencaj temoj, Esperanto evoluigis dum siaj 125 jaroj sian vortprovizon al plenvalora lingvo per uzado en ĉiuj kampoj de la vivo.

La komuna kantado de la Eŭropo-himno de Ludwig van Beethoven en Esperanto, mallonga fotoprezentado el la "famili-albumo" de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo kaj tosto honore al la juna, sed maturiĝinta lingvo bele kompletigis la aranĝon.

Alois Eder

 

Pri la fotoj - la tago konsistis el: Antaŭtagmeze soleno, poste tagmanĝo, posttagmeze urbopromenado kaj ŝipekskurso, kafopaŭzo, jarĉefkunveno. Ĉio dum belega tago kun brilanta suno kaj someraj temperaturoj.

  • Indikilo enire de la korto
    Indikilo enire de la korto
  • Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
    Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
  • Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
    Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
  • Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
    Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
  • Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
    Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
  • Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
    Christoph Frank kun "poŝhundo" Snuffi
  • Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
    Infana grupo de la koruso Münsterchor Konstanz
  • Intervjuo B. Eichkorn
    Intervjuo B. Eichkorn
  • Intervjuo T. Bengsch
    Intervjuo T. Bengsch
  • Spektantoj
    Spektantoj
  • Intervjuo I. Simon
    Intervjuo I. Simon
  • Intervjuo F. Huber
    Intervjuo F. Huber
  • Spektantoj
    Spektantoj
  • Intervjuo C. Majer
    Intervjuo C. Majer
  • Intervjuo U. Niesert
    Intervjuo U. Niesert
  • Intervjuo M. Westermayer
    Intervjuo M. Westermayer
  • Intervjuo J. Wager / A. Eder
    Intervjuo J. Wager / A. Eder
  • El la "famili-albumo" de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo
    El la "famili-albumo" de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo
  • Intervjuo S. Krüger, J. Noe, J. Mueller
    Intervjuo S. Krüger, J. Noe, J. Mueller
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Jen la vojo!
    Jen la vojo!
  • Jen la vojo!
    Jen la vojo!
  • Varbilo por okazonta ekspozicio en Munkeno
    Varbilo por okazonta ekspozicio en Munkeno
  • Korto de la Kolping-domo
    Korto de la Kolping-domo
  • Korto de la Kolping-domo
    Korto de la Kolping-domo
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Korto de la Kolping-domo
    Korto de la Kolping-domo
  • Korto de la Kolping-domo
    Korto de la Kolping-domo
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Komuna tosto
    Komuna tosto
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Urbopromenado
    Urbopromenado
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Åœipekskurso
    Åœipekskurso
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno
  • Jarĉefkunveno
    Jarĉefkunveno


 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at