Esperanto-Tago 2018 en Heilbronn

La suno brilis, kiam la Esperanto-parolantoj el la regiono Baden-Württemberg renkontiĝis en la urbodoma restoracio de Heilbronn (Ratskeller). Bavelo, la landa ligo en Baden-Württemberg de Germana Esperanto-Asocio invitis por sia membrokunveno. Krome la programo ankaŭ enhavis du prelegojn pri la Heilbronaj Esperanto-parolantoj Bruno Vogelmann (1909-2002) kaj Adolf Schwarz (1906-1996). Siegfried Krüger informis, ke "ili estis ĝisostaj Esperantistoj. Vogelmann estis honora membro de UEA, Deguĉi-premiito kaj verkinto de "La Nova Realismo"."
Poste BAVELO omaĝis Siegfried Krüger per la honora membreco pro lia longjara engagiĝo por Esperanto en Heilbronn kaj la tuta Esperanto-movado.
Post la komuna tagmanĝo en Ratskeller ĉicerono de la urbo gvidis nin al konataj aŭ nekonataj vidindaĵoj de la urbo. Imprese estis, ke la dumtempa historio estis bone rekonebla en la konstruaĵo de Kilianskirche, kiu estas porcivitana preĝejo.
Grupeto ankoraŭ restis por kafumi en Ratskeller, post kiam la partoprenantoj reveturis hejmen. Bela tago finiĝis.
Raporto: Julia Noe, Fotoj: Siegfried Krüger, Ursula Niesert


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at