Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Esperanto sur Marso

Ĉu vi iam estis sur planedo Marso?  – Ne?  – Do venu morgaŭ !
La aktuala Mars-esplor-misio Perseverance (insistemo) morgaŭ vespere atingos la planedon ... kaj vi povas ĉeesti.

La longe planita misio komenciĝis la 20-an de julio 2020 en Cape Canaveral per lanĉo de rakedo Atlas-V, kiu transportas la veturilon Insistemo kaj la helikopteron Ingenuity (genieco, sprito). Vi povas vidi ambaŭ moviĝilojn en la dekstra bildo >>. La surmarsiĝo estas planata por ĵaŭdo, 18-a de februaro 2020, proksimume je la 21-a horo UTC (= 22-a horo en Parizo, Romo, Berlino).

Per viva elsendo tra la YouTube-kanalo de D-ro Loĉjo vi povas sekvi la eventon, kiel raportita de NASA kun komentoj de D-ro Loĉjo, al kiu vi povas meti viajn demandojn. Por ne enuiĝi vi povas dume mezuri la rapidon de la lumo per via mikroonda forno

(Nia titolo „Esperanto sur Marso” eble estas iomete troigita, sed certe estos „Esperanto PRI Marso” ;-)  -un-

Por partopreni klaku ĉi-tie (EventaServo)

-----

La unua foto, kiun Perseverance faris de MarsoSe vi maltrafis la aranĝon,
ploru, ĉar vi maltrafis ege interesan kaj spektindan prelegon kaj eventon. Homoj, kiuj spektis ambaŭ, la elsendon de NASA kaj la esperantlingvan de D-ro Loĉjo, klare indikis, ke la Esperanta estis multe pli vigla kaj interesa.
Domaĝe, ke vi ne povis spekti ĝin. Vere domaĝe, ke vi perdis ĝin. -

Tamen ...
vi povas konsoliĝi, relevi vian kapon kaj sekigi viajn larmojn, ĉar ...
vi povas ja spekti ĝin – eĉ sen uzi tempo-maŝinon,
ĉar D-ro Loĉjo ja registris la elsendon:

https://www.youtube.com/watch?v=ZrG8udYejxU

Publikigite de Ursula Niesert je 17-02-2021, 16:09
Lasta ŝanĝo je 19-02-2021, 15:51
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tinyurl.com/dejgooding