Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
„KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?“ |
Interkultura Novelo-Konkurso
„KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?“
Intertempe ja abundegas esperantaj virtualaj renkontiĝoj, kiujn oni facile trovas per „eventa servo“.
Inter ili unu aparte elstaras, nome panela disputo la sekvan sabaton. Partoprenos ĝin pluraj bonege konataj personecoj el diversaj sciencaj kampoj, inter ili M. Zaleski-Zamenhof, J. Antonio Vergara, kaj Amri Wandel. Ili disputos publike pri: „KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?“
La paneldisputo okazas kadre de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK). Ĉiu interesito povis sekvi ĝin la tujelsendado per UEAviva, la jutjuba kanalo de UEA, aŭ rekte per la platformo Zoom. – Elsendotempo: 13a de marto, je la 16a). Sed ĝi restas daŭre spektebla ĉe UEAviva.
Pliaj detaloj (kiel aliĝi ...) troviĝas ĉe Eventa Servo: „KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?” (eventaservo.org/e/1fe88e)
Lasta ŝanĝo je 14-03-2021, 16:59



