Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
FAME Esperanto-kulturpremio de urbo Aalen |
Aalen denove invitas
al la festo de la FAME-kulturpremio. Jam antaŭ du jaroj la premio estis aljuĝita, sed ankoraŭ ne povis esti transdonata al la premiitoj, nome al la kantduopo Nataŝa kaj Ĵomart.
Iliaj iom melankoliaj kantoj, originale verkitaj en Esperanto perfekte kongruas kun la „blua horo”, kiam ili nun fine povas ricevi la FAME-premion sabaton, la 22an de oktobro je la 18a horo. La transdono okazos en KUBAA, la nova Aalena Kultur-stacidomo.
Por ricevi oficialan inviton skribu leteron kun via poŝta adreso al
Einladung-FAME<@>esperanto-aalen.de
Publikigite de Cornelia Majer je 06-09-2022, 17:23
Lasta ŝanĝo je 29-02-2024, 23:48
Lasta ŝanĝo je 29-02-2024, 23:48



