Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Max Josef Metzger – ĉu baldaŭa beatigo? |
Max Josef Metzger (1887-1944), estis pastro el la sudbadena urbeto Schopfheim. Partoprenante la Unuan Mondmiliton li fariĝis pacisto. De tiam li daŭre agadis „por la paco en la mondo kaj por la unueco de la eklezio” kaj uzis Esperanton tiucele. Supozeble la katolika eklezio baldaŭ deklaros lin beatulo.
Laŭ deklaro de la vatikana dikasterio (ministerio) por beatigo- kaj kanonigo-procesoj la 15-an de marto 2024, la morto de Metzger per ekzekuto estas agnoskata kiel martira morto. Tiel okazis grava paŝo, kiu baldaŭ povas rezultigi oficialan beatigon.
Metzger eniris la Unuan Mondmiliton kiel volontulo kaj revenis kiel radikala pacisto. Li eklernis Esperanton kaj uzis ĝin por sia internacia pacolaboro. Li fondis la movadon Una Sancta celante la unuecon inter katolikoj kaj protestantoj kaj tiel fariĝis pioniro de la ekumeno. Metzger estis denuncita de agentino de Gestapo (nazia sekreta polico), kiu ruze akiris lian fidon kaj ricevis enrigardon en liajn internaciajn interrilatojn.
Tiam, en la nazia epoko, jam estis plej severa ŝtatperfido ne kredi je la germana venko en la milito kaj pripensi kondiĉojn por pacokontrakto kaj la tempo post la milito. (Cetere io simila validas hodiaŭ en Ukrainio.) Metzger estis kondamnita al morto en tribunalo de Volksgerichtshof (popola korto) sub ties fifama prezidanto Roland Freisler. Kaj li estis gilotinita la 17-an de aprilo 1944.
Cetere lia mortodato ĉijare 80-jariĝas. La Esperanto-movado, ĉefe IKUE Freiburg kun Bernhard Eichkorn, initiatis la proceson por la beatigo de Max Josef Metzer.
Fonto kaj pliaj informoj: Interretpaĝo de la ĉefepiskopejo Freiburg <www.ebfr.de> (nur en la germana)
Lasta ŝanĝo je 18-03-2024, 23:37



