Esperantista migrado 2015 - Tago en naturparko

Ĉiujare amikoj de la Internacia Lingvo Esperanto renkontiĝas en la Nigra Arbaro por migri kaj viziti interesaĵojn. Ĉi-jare estis ekzakte 22 partoprenantoj, kiuj kunvenis komence de oktobro ĉe la stacidomo de Ottenhöfen.

Post bonvenigo oni unue pluiris al Seebach, cele al turisma vizito de eksaj arĝentominejoj. La tiea gvidanto komence donis mallongan, fakulan enkondukon en historion de la minejo, geologion, profesiojn, teknikojn kaj ilojn; tiuj klarigoj estis tradukataj de unu el la partoprenantoj, ĉar ok Esperanto-parolantoj el Strasburgo kaj Alsaco ne regis la german lingvon.

Poste kaŭĉukaj botoj, kaskoj, grandaj lampoj kaj pluvmanteloj estis disdonataj, antaŭ ol gaje kaj konvene ekipite supreniri direkte al la enirejo de la Erzknappenloch-galerio, al aventuro subgrunda. Ĉiuj supriziĝis pri la penaj laboroj ene de la monto kaj la tiamaj lumigaj instalaĵoj ĉe la serĉado pri arĝentohavaj ŝtonoj, kvarcoj kaj sedimentoj. Fine de la tunelo atendis sunbrilo kaj varmeco kaj oni estis feliĉa, esti denove ĉe la surfaco. Antaŭ la pluveturado unue okazis bonvena pikniko - ĝuplena, kun la suno dorse kaj en la ombro de la arboj - plia travivaĵo en la naturparko Nigra Arbaro.

De la Ruhestein sekvis migrado ĉe la skilifto, sur roko kaj ŝtono, por post la suprengrimpado malstreĉe ĝui la ĉirkaŭrigardon. Laŭlonge de la vojo situis multaj ekskursoceloj, unikaj belvidejoj, aŭtunaj herbejoj, belecoj de la naturo. Ĉe Seekopf (1.013 m) ĉe la Euting-tombejo montriĝis grandioza elrigardo al la tre malsupre kuŝiĝanta lago Wildsee.

La preskaŭ perfekte ronda lago Wildsee troviĝas en speciala Bannwald-regiono, kie la naturo rajtas mem determini la sorton de la arealo kaj ne okazas forstista enmiksiĝo.  Aparte impresa estis la elvido de la loko Wildseeblick super la arba maro de la Norda Nigra Arbaro. La parte tramigrebla Bannwald egalas al praarbo.

Ankaŭ dum la ekskursa fino en gastejo Grenzstüble ĉiuj ĉeestantoj interparolis en Esperanto. La ceteraj gastoj povis konstati, kiel homoj el diversaj nacioj kapablas interkompreniĝi simple, perfekte kaj humurplene. Kaj tiel oni jam ĝoje anticipis la venontan komunan renkontiĝon.

Engelbert Sester

 


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm