BAVELO-Migrado laŭlonge de Glems-mueleja-vojo

Raporto de Manfred Westermayer

Danke al bonaj informoj mi facile atingis Schwieberdingen je sabato la 30an de Julio 2022. Dank' al konatulo mi eĉ trovis la kajon 7 en Korntal, kiu finas iom for apud kajo 1! Ni estis 4 knaboj kaj 8 plenkreskuloj, inkluzive de 4 kuraĝaj ne-esperantistoj familianoj kaj konatulo de Janek Bender, kiu organizis kaj gvidis la migradon; li ankaŭ rakontis pri la diversaj vidindaĵoj. Feliĉe la ĉielo estis iomete nuba.

Schwieberdingen

    estas urbo kie troviĝas granda filio de tutmonda firmao Bosch. Ĉar la valo ĉirkaŭ la rivereto Glems estas tre fekunda oni trovis ke tie homoj setlis jam antaŭ 7000 jaroj. Ĉar tie eblas transiri la rivereton evoluis jam frue pli distanca trafiko inter la valo de Rejno kaj Danubo - ekzemple de romiaj soldatoj.
Mi iomete miris ke la rivereto Glems ankoraŭ estis sufiĉe plena da akvo, malgraŭ tio ke samtempe en rivereto Dreisam ĉe Freiburg ne plu fluis akvo. La interesa solvo de tiu mirindaĵo estis, ke la akvo venas ankaŭ de la akvopurigejo de la proksima urbo Ludwigsburg.

La tuta Glems-vojo estas 40 km longa, sed ĉi-foje ni migris nur parton de tiu distanco.

Nia unua halto estis la Stumpenmühle, kie la iama akvorado estis anstataŭigita pere de du turbinoj. Same kiel la aliaj muelejoj ĝi ricevas akvon de mallonga ebena kanaleto, kiu prenas parton de akvo de la rivereto, kaj tiel atingas la alteco-distancon, bezonata por utiligi la forton de la akvo.

Nippenburg ruino

Ni vizitis la muelejo-butikon, kiu montris la diversajn greno-produktojn. Ekzemple mi aĉetis farunon de Gelbweizen (flava tritiko), tiu estas malnova specio, kiu enhavas ne nur karotenon (provitaminon A) sed ankaŭ pli da simila karotenoido luteino, ambaŭ estas bezonataj por la okuloj - aparte por la flava makulo. Luteino ankaŭ troviĝas en flor-folioj de tagetoj.
De tie ni supreniris 20m ĝis la kasteloruino Nippenburg, 1160 unue menciita kastelo, nun bone konservita ruino. Nur la granda garbejo ankoraŭ funkcias kiel stokejo. Tie ni piknikis.

De tie sekvis malsupreniro, al la rivero-valo - tuj poste denove supren al la ebeno kie troviĝas iomete deklivaj kampoj de grenoj, maizo kaj herbejoj, ĉiam ĉirkaŭitaj de arbaretoj - bela pejzaĝo.
Parto de nia grupo jam revenis, kaj ni atingis en la valo la seg-muelejon.
De tie ni sekvis la Glems kaj atingis la Talmühle (valo-muelejo) - la maljuna muelisto klarigis al ni la teknikon, kaj ankau montris la kanaleton de kie fluas la akvo al la turbino. Li ankaŭ donacis akvo-botelojn al ni :)

Por mi aparte interese estis, ke la turbino estis de Wasserkraft Volk, muntita 1988. Kaj tiu estas interesa rakonto pri evoluo de industria firmao, ĉar la metio-instruisto Manfred Volk unue mem riparis en sia hejmo malnovan turbinon. Najbaroj petis lin fari same ĉe ili. Kaj finfine li komencis metiejon por ripari malnovajn turbinojn kaj ankaŭ evoluis novajn. Pro la kreskado de ordonoj kaj ankaŭ pro la konstruado de pli grandaj ili decidis krei akcio-kompanion - Wasserkraft Volk AG en Gutach apud Waldkirch (Nigra Arbaro). S-ro Volk decidis ke de eventuala profito ili donos 5% al socio-ekologiaj projektoj.

Fakte en Tanzanio pluraj fontoj de la vilaĝaro de nia samideano Mramba Simba ricevis subtenon el tiu-ĉi fonduso (2008 - 2012). Intertempe tiu firmao mem produktas kompletan akvo-forto-instalaĵon, inkluzive de generatoroj, kaj tutmonde iliaj metiistoj instalas la tuton. Ili klopodas respekti la naturan biosferon. Ekzemple dum mia lasta vizito tie - okaze de ĉefa kunveno - la propra turbino haltis, dum ankorau fluis iom da akvo en la rivereto Elz.

Post tiu muelejo ni daŭrigis kaj atingis Ditzingen, kie Janek montris al ni la Esperanto-trinkejon; sed por kafumi pli taŭgis kafejo tie. Arkeologoj trovis ankaŭ tie setlejon ekde la Neolitiko. Nuntempe estas loko por tutmondaj firmaoj. Detalojn oni trovas en Vikipedio. Post nia kafumado ni ĉiuj iris al la trajnstacio por revojaĝi.

Indas rimarki ke la knabo Feliks sukcesis migradi la tutan vojon  - gratulon !

Pliajn detalojn pri la Glems-vojo - en Esperanto - donas la artikolo, kiun verkis Janek Bender, de kiu estis 3 fotoj.


 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm