BAVELO-Migrado kaj Amika Tago 2011

Esti aktiva – La monto vokas de turo al turo

Ke Esperanto estas moderna lingvo kaj celas la estontecon, tion povis sperti nemalgranda grupo da partoprenantoj el Francio kaj Germanio okaze de la BAVELO-Migrado kaj Amika Tago la 2-an de julio 2011 en la ĉirkaŭaĵo de Offenburg / Kinzig-valo. La migrado ampleksis la belvederojn "Brandeckkopf" (Brandeck-Pinto) kaj "Hohes Horn" (Alta Korno) kaj estis gvidata de la prezidanto de la Esperanto-grupo Oberkirch, Engelberg Sester.

La tuttaga ekskurso estis bona ebleco, malkovri la naturon kaj la mondon kaj babili kun aliaj homoj. Oni povis ekscii ion pri la kulturo de la najbaroj trans la rivero Rejno kaj ĝui belan pejzaĝon, interesajn lokojn kaj konstruaĵojn el ne ĉiutaga perspektivo.

Unu aŭ du fojojn en ĉiu jaro BAVELO ofertas migradon en la nigra arbaro. Ideoj por la venonta aranĝo jam ekzistas abunde, kiel atestas la vigla diskutado en la lasta foto de la serio.

E. Sester, C. Majer, F. Huber



 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

kontakto.tejo.org