BAVELO-Migrado Majo 2014

BAVELO-Migrado en Nigra Arbaro apud Mummelsee kaj Seebach

Personaj impresoj de Manfred Westermayer

Hieraŭ mi partoprenis BAVELO-migradon en la norda parto de la Nigra Arbaro, ni vizitis la Mummelsee (tre alta lageto); parte ni migris en la suda parto de la tute nova Nacia-Parko Schwarzwald [ŝvarcvald] (decidita 2014). Krom la babilado inter ĉ. 16 partoprenantoj kaj la rigardo al la naturaj riĉaĵoj, aparte interesa estis laŭlonge de rojo (Seebach [sebaĥ]) sekvo da 3 malgrandaj sed tre povaj akvoenergiaj generatoroj, kiuj tamen lasas sufiĉe da akvo por la biosfero en kaj apud la rojo. Ni ricevis spritan klarigon de s-ro Decker, kies familioj de jarcentoj utiligas tiun muelejon, pri la abatej-devena historio ĝis la Deklaro de Rio (1992), kiu spronis la familion revivigi la akvo-energion; temis pri:

Dankon al la organizantoj kaj aliaj helpantoj.

Vidu ankaŭ la artikolon Es klappert die Mühle im Schwarzwälder Tal pri la migrado!
 


Fotoj: Bettina Naroska
 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at